Vorto:
Taŭgas ĝi por verko de la senco
Estas vorto “ĉio”
Kaj vorto “nenio”
Ankaŭ absurdaĵo
Kun sensenca diro
Kaj sono mankanta
de la vorto “surda”
Silent’ doloranta
de la vorto “muta”
Enhavas en vorto
Ĉio esprimebla
Kio ne direblas
Ne sin kontraŭdiras
En silent’ enhavas
Tio kontraŭdira
Multe pli enhavas
Kiel en frenezo
Tiel en profeto
Same en serĉado
Kaj en la poeto
Estas vorto dura
Parolata frape
Same kiel ŝargo
Estas vorto pura
Fido aŭ sankteco
Estas vort’ amara
Kvazaŭ glut’ da kafo
Kaj la vorto “morto”
Signas fatalecon
Ĝi indikas celon
Aŭ montras la vojon.
Pri la vorto “nomo”
Ĝi ne havas nomon
Tute tute via
Ĉar ĝi apartenas
Al nom’ iaspeca
Ene de ĉi nomo
Ekzemplo pri tio:
Jen mi ne Vinícius
Mi estas alia
Samkiel Vinícius
En nekonstanteco
Mi diras pri tiu
Tial, ĉar li loĝis
En la nomo mia
La Moraes loĝanta
En pronomo kiu
Ne plu estas mia
En nom’ ĝi troviĝas
Ajna nom’ kaŝanta sian propran sencon
Ene de ĉi-nomo
Iu ajn Fernando
Ne ajna persono
Subite venanta
La Pesoo de Fernando
Pli persona ol Fernando
Aux verŝajne malpli
Ĉar nia Pesoo
Ne nur unu estas
Álvaro, Alberto, Rikard’ aŭ Bernardo
Em nom’ ĝi troviĝas
Nomo ĉiaspeca
Estu memo mia
Aŭ verŝajne via
Vinícius Pacheco
Traduzido para o Esperanto por Osmar da Silva A.
Nenhum comentário:
Postar um comentário